El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Bátonyterenye

Bátonyterenye

Bátonyterenye
Bátonyterenye Flago (aŭ blazono)
Malnovaj vilaĝaj domoj
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 11 829
Alto 100-150 m

Bátonyterenye estas urbo en norda parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Bátonyterenye situas en valo de malgranda rivero ĉe piedo de montaro Mátra. Salgótarján troviĝas 13, Pétervására 21, Szécsény kaj Gyöngyös po 25, Eger 42, Miskolc 73, Budapeŝto 80 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Nova urbodomo

En loko de la nuna urbo dum la historio estis 4 apartaj vilaĝoj: Nagybátony (menciita en 1216), Kisterenye (menciita en 1280), Maconka (menciita en 1396) kaj Szúpatak (menciita en 1461). Kisterenye en 1413 jam estis kampurbo. Inter 1860-1992 karbonminejo funkciis, baze de tio ankaŭ industrio. En 1984 la 4 vilaĝoj unuiĝis kaj la unio akiris urborajton post 5 jaroj.

Klimato[redakti]

Bátonyterenye troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la temperaturo estas iomete pli malalta.

Eniri[redakti]

Bátonyterenye estas bone alirebla voje kaj trajne.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidometo

Eniri trajne[redakti]

Bátonyterenye situas laŭ ĉefa linio inter Hatvan kaj Salgótarján.

Eniri voje[redakti]

Bátonyterenye situas laŭ vojo inter Hatvan kaj Salgótarján, tie estas branĉa vojo al Pétervására.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede kaj bicikle[redakti]

Bátonyterenye havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Ofte oni biciklas al la laborejo eĉ el aliaj komunumoj.

Transportiĝi taksie[redakti]

En Bátonyterenye taksio ne funkcias [1], sed laŭnecese venas el aliaj urbetoj.

Publika transporto[redakti]

En Bátonyterenye kelkaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Bátonyterenye havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Mezepoka katolika kirko

Fari[redakti]

  • ekskursi al la montoj

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Bátonyterenye.

Vendejaroj[redakti]

  • Lidl Bátonyterenye, Berekgát köz 2
  • Penny Market Bátonyterenye, Kossuth út 8.
  • CBA Élelmiszer Bátonyterenye, Rákóczi út 4; Rimay út 3; Madách út 6.

Manĝi[redakti]

  • Szélkakas Étterem Bátonyterenye, Ózdi út 3.
  • Szekér Étterem Bátonyterenye, Klapka György út 1.
  • Maconka Pizza
  • Trogir Bisztró

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • ne trovita

Hosteloj[redakti]

  • BLSZSZK Fáy András Szakképző Iskola és Kollégium Bátonyterenye, Ózdi út 39.

Hoteletoj[redakti]

  • Szélkakas Fogadó Bátonyterenye, Ózdi út 3.
  • Szekér Fogadó Bátonyterenye, Klapka György út 1.
  • Szabadidő Központ Panzió Bátonyterenye

Sekureco[redakti]

  • Bátonyterenye konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Salgótarján, Pétervására, Szécsény kaj Gyöngyös.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.