El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Balatonfüred

Balatonfüred

Balatonfüred
Balatonfüred
Ĉefstrato
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 13 224
Alto 104

Balatonfüred estas somera feriurbo, banloko, turista celloko en meza Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Balatonfüred situas laŭ norda bordo de Balatono ĉe piedo de montaro. Tihany troviĝas nur 5, Balatonalmádi 13, Siófok 14, Veszprém 15, Balatonkenese 19, Keszthely 53, Budapeŝto 106 kilometrojn aere.

Historio[redakti]

Historia ŝipo antaŭ Balatonfüred

La unua hungara mencio pri Balatonfüred okazis en 1211, tiutempe tie estas 2 apartaj vilaĝoj. Dum la kontraŭturkaj bataloj la loko senhomiĝis, poste Füred estis rekonstruita. La kuracakvo estis menciita en 1708, en 1772 estis deklarita oficiale kuracbanejo. Tamen granda evoluo okazis en la frua 19-a jarcento. La kuracloko estas renkontejo de gravaj hungaraj personoj. En 1971 Balatonfüred ricevis la titolon kuracurbo.

Klimato[redakti]

Balatonfüred troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete pli milda, ĉar la montoj norde kaj la lago sude kaŭzas pli mildan veteron.

Eniri[redakti]

Balatonfüred estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ se ne frostas, ankaŭ ŝipe.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto. Iam estis enlanda flughaveno en Siófok.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Balatonfüred situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Keszthely. Ĉiuj vagonaroj haltas, krome estas alia haltejo por la normalaj trajnoj.

Transportiĝi[redakti]

Balatonfüred estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Balatonfüred havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Laŭ la lagobordo estas aleo aŭ promenejo.

Aŭtobusa stacio de Balatonfüred

Publika transporto[redakti]

En Balatonfüred lokaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Balatonfüred havas urban vojreton por aŭtoj. Estas parkumejo, tamen somere halti per aŭto estas malfacile.

Transportiĝi ŝipe[redakti]

Estas grava triangulo Balatonfüred-Tihany-Siófok kun bonaj ŝipkontaktoj, sed estas pli foraj linioj ekzemple al Keszthely. En Balatonfüred aparta haveno funkcias por jaĥtoj aŭ velaj ŝipetoj.

Preĝejo en Balatonfüred
Muzeo en Balatonfüred
Vendejego Tesco
Greka vilaĝo

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

  • bani en Balatono somere
  • en aliaj sezonoj estas ekskursejoj al la proksimaj montoj

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Balatonfüred.

Vendejaroj[redakti]

  • SPAR szupermarket Balatonfüred
  • Tesco - Szupermarket
  • ALDI Balatonfüred
  • CBA supermarket
  • Penny Market

Manĝi[redakti]

  • Anna Grand Hotel Étterem
  • Annagora Aquapark Balaton és Mediterrán étterem
  • Astoria Étterem
  • Balaton Étterem
  • Bella Étterem
  • Blaha Lujza Étterem
  • Borcsa Étterem
  • Halászkert Étterem
  • Koloska Csárda
  • Marina Étterem
  • Terasz Étterem

Trinki[redakti]

  • Feind Borház
  • Drinkbár Balatonfüred

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Estas somera kampadejo.

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Füred****
  • Danubius Hotel Marina
  • Danubius Hotel Annabella
  • Hotel Pallone
  • Astoria Hotel
  • Akadémia Hotel
  • Hotel Margaréta
  • Manuela Hotel
  • Hotel Blaha Lujza

Sekureco[redakti]

  • Balatonfüred konformas al sekureco de Hungario. Dum la somera periodo laboras policanoj ankaŭ alvenintaj el aliaj lokoj.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Tihany kaj Csopak.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.