El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Gárdony

Gárdony

Gárdony
Gárdony
Termala banejo Gárdony-Agárd
Lando Hungario
Regiono Meza Transdanubio
Loĝantaro 10 206
Alto 179

Gárdony estas malgranda lagoborda urbo kaj populara banloko en meza Transdanubio en Hungario.

Kompreni[redakti]

Gárdony situas sur ebenaĵo laŭ suda bordo de w:eo:Velence (lago). Székesfehérvár troviĝas 19, Budapeŝto 47 kilometrojn.

Historio[redakti]

Urbodomo de Gárdony

La unua hungara mencio pri Gárdony okazis en 1260. Inter 1543-1684 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, tiam la areo estis apenaŭ loĝata. En 1861 alvenis la unua trajno, poste ĝi portis somerumantojn. Komenciĝis la evoluo. Gárdony akiris urborajton en 1989 kune kun la aliĝintaj vilaĝoj Agárd kaj Dinnyés.

Klimato[redakti]

Gárdony troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Gárdony estas bone alirebla voje kaj trajne, sed la plej gravaj rapidvagonaroj ne haltas.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Gárdony situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár. Iama vilaĝo Agárd havas apartan stacidomon.

Eniri aŭtobuse[redakti]

Gárdony situas laŭ la malnova ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Székesfehérvár.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Gárdony havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Aŭtobusa atendejo en Gárdony

Publika transporto[redakti]

En Gárdony la longdistancaj aŭtobusoj havas plurajn haltejojn por la loka trafiko.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Gárdony havas urban vojreton por aŭtoj. Tio ne sufiĉas en la somera feria periodo.

Transportiĝi ŝipe[redakti]

Gárdony havas havenon, kie somere ŝipoj trafikas. Estas ebleco pri velboatado.

Vidi[redakti]

Vojo kun platanoj kaj feridomoj

Fari[redakti]

  • bani en la lago somere, la akvo longe ne profundiĝas, tial la loko estas konvena por infanoj aŭ nenaĝantoj
  • bani en la termala banejo
  • se frostas, estas ebleco glitkuri sur glacio de la lago
  • la kanejo donas ornitologiajn vidojn kun fiŝkaptaj eblecoj (kun permesoj)
Vendejego en Gárdony

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market Gárdony
  • Spar Market
Restoracio en Gárdony

Manĝi[redakti]

  • Ponty Étterem
  • Kéktó Restaurant
  • Gulyás Csárda Agárd
  • Fehér Fregatt Vendéglő
  • Nadas Étterem

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Pisztráng Kemping
Hotelo

Hosteloj[redakti]

  • Touring Hotel Gárdony
  • Velencei-tó Park Hostel

Hoteloj[redakti]

  • Piramis Hotel
  • Hotel Nautis
  • Vital Hotel****
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Gárdony konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Haveno de Gárdony

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Pákozd kun montoj ĉe la alia flanko de la lago.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.