El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Gyöngyös

Gyöngyös

Gyöngyös
Gyöngyös
Ĉefplaco
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 30 190
Alto 167 m

Gyöngyös estas urbo kaj turista celloko en norda parto de Hungario. La urbo estas konata kiel pordo de montaro Mátra kaj estas grava vitkultura centro.

Kompreni[redakti]

Gyöngyös situas sur ebenaĵo kaj rande sur montetoj, eĉ la administracia areo enhavas montopinton de Mátra kun 2 montaraj feriejoj Mátrafüred kaj Mátraháza. Jászberény troviĝas 31, Eger 36, Salgótarján 38, Budapeŝto 73 kilometrojn (aere).

Fontano kaj urbodomo
Loĝturo

Historio[redakti]

La unua hungara mencio pri Gyöngyös okazis en 1299, pli frue diversaj popoloj havis tie fortikaĵon aŭ loĝlokon. Gyöngyös estis deklarita urbo en 1334, baldaŭ ĝi estis ankaŭ eklezia centro. Depost la turka erao okazis liberecmilito de w:eo:Francisko Rákóczi la 2-a kun grava partopreno de la urbo. Dum la modernaj tempoj la urbo kaŝiĝis ĉe la montoj kaj evitis gravajn influojn de trafiko kaj industriiĝo.

Klimato[redakti]

Gyöngyös troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario. La montaraj eksteraj feriejoj estas evidente pli malvarmaj.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Finstacio de etŝpura fervojo

Eniri trajne[redakti]

Gyöngyös estas finhaltejo de branĉa linio el ĉeflinio Budapeŝto-Miskolc, krome etŝpura fervojo trafikas al montara feriejo Mátrafüred.

Eniri voje[redakti]

Apud Gyöngyös preteriras aŭtovojo M2 inter Budapeŝto kaj Miskolc, krome venas ĉefvojo el Eger kaj kelkaj flankovojoj el la proksimaj vilaĝoj.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Gyöngyös havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj.

Aŭtobusa stacio de Gyöngyös

Publika transporto[redakti]

En Gyöngyös aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Gyöngyös havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Preĝejo
Muzeo

Fari[redakti]

  • ekskursi en la montoj, dum la neĝaj periodoj estas ebleco skiadi en la montoj
  • viziti eksternan feriejon Mátrafüred helpe de etŝpura fervojo (aŭ aŭtobuse), apude estas Sástó kun malgranda lago
  • viziti eksternan feriejon Mátraháza jam en alteco 710 m.
  • viziti montopinton de Mátra, la plej alta hungara monto (1014 m) kun televida turo
Vendejego

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Gyöngyös.

Vendejaroj[redakti]

  • Tesco Áruház Gyöngyös
  • Penny Market Gyöngyös
  • SPAR szupermarket Gyöngyös
  • Sláger Szupermarket Gyöngyös
  • Lidl Gyöngyös
  • Kis Ázsia Diszkont Gyöngyös
Restoracio

Manĝi[redakti]

  • Bori Mami kávézó és étterem
  • Casa
  • Kékes Étterem
  • Corso Étterem
  • Sástó Étterem (ĉe la montara feriejo)

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Mátra Kemping Sástó (en la montoj)

Hosteloj[redakti]

  • Károly Róbert Diákhotel
Hotelo en Mátrafüred

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Opál***
  • Avar Hotel**** (Mátrafüred)
  • Residence**** (Mátraháza)
  • Gyöngyvirág Szálló
  • Tornyos Panzió
  • Károly Róbert Hotel
  • Sástó Hotel (apud Mátrafüred)
  • Hotel Füred
  • Hotel Hegyalja (Mátrafüred)
  • Hotel Mátra

Sekureco[redakti]

  • Gyöngyös konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas signifa vitejo Abasár.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.