El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Hajdúszoboszló

Hajdúszoboszló

Hajdúszoboszló
Hajdúszoboszló
Banejo kun artefaritaj ondoj
Lando Hungario
Regiono Orienta Hungario
Loĝantaro 23 873

Hajdúszoboszló [hajdUsoboslO] estas urbo kaj signifa kuracbanloko en orienta parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Hajdúszoboszló situas sur ebenaĵo. Debrecen troviĝas 20, Tiszafüred 51, Szolnok 95, Budapeŝto 177 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Lago por boatadi
Aerpanoramo

La unua hungara mencio pri Hajdúszoboszló okazis en 1075. Ĝi evoluis, ĉar situis laŭ komerca vojo inter Transdanubio kaj Esztergom. En 1606 hajdukoj (komprenu soldatoj) alvenis amase, ili havis aŭtonomion kaj nobelecon, tamen kelkfoje la turkoj prirabis la urbeton. En 1925 oni trovis termalan akvon, kiu kaŭzis grandan ŝanĝon. Hajdúszoboszló apartenas al la plej konataj hungaraj kuracbanlokoj. En 1946 oni deklaris la termalan banejon kuracbanejo.

Klimato[redakti]

Hajdúszoboszló troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed la precipitaĵo estas iomete pli malgranda.

Eniri[redakti]

Hajdúszoboszló estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ aere.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Debrecen, la nacia flughaveno en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Hajdúszoboszló situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Debrecen. Ĉiuj vagonaroj haltas.

Eniri voje[redakti]

Hajdúszoboszló situas laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Debrecen, sed aŭtovojo estas proksime. La ĉefvojo preteriras, tial la trafiko ne ĝenas la internan urboparton.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Hajdúszoboszló havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Estas ankaŭ piedira zono.

Aŭtobusa stacio de Hajdúszoboszló

Publika transporto[redakti]

En Hajdúszoboszló 3 lokaj aŭtobusaj linioj liveras la pasaĝerojn.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Hajdúszoboszló havas urban vojreton por aŭtoj, tamen pro la granda fremdultrafiko ofte estas parkumi malfacile.

Vidi[redakti]

Urbodomo
Kalvinana preĝejo

Fari[redakti]

  • bani en la termala banejo

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Hajdúszoboszló.

Vendejaroj[redakti]

  • Hajdúszoboszló Hipermarket Tesco
  • Penny Market Áruház Hajdúszoboszló
  • Aldi élelmiszer áruház Hajdúszoboszló
  • SPAR szupermarket Hajdúszoboszló
  • Dózsa COOP Áruház Hajdúszoboszló
Restoracio

Manĝi[redakti]

  • Mirage étterem
  • Nelson Étterem és Cukrászda
  • Szilfa Étterem
  • Tuba Tanya
  • Nr8 Étterem
  • Karikás Étterem és Hotel
  • Restaurant Korona

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Thermal Camping
  • Hajdú Camping

Hosteloj[redakti]

  • ne trovita
Hotelo

Hoteloj[redakti]

  • Hotel Silver****
  • Hotel Délibáb****
  • Hotel Aurum Family****
  • Nelson Hotel****
  • Hunguest Hotel Aqua Sol****
  • Barátság Spa & Wellness Hotel***
  • Hotel Négy Évszak Superior***
  • Park Hotel Ambrózia***

Sekureco[redakti]

  • Hajdúszoboszló konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Debrecen kaj Hortobágy.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.