El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Balkana duoninsulo > Moldavio

Moldavio

Moldavio
Moldavio (MD) Flago
Lago de la Rajono de Orhei
Situo de Moldavio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Kiŝinevo
Areo 33 846 km²
Loĝantaro 4 128 047
Monunuo moldava leo (MDL)
Elektro 230V/50Hz, kontaktingo eŭropa
Tel. antaŭkodo +373
Horzono UTC +2

Moldavio estas lando sur la balkana duoninsulo.

Parto de Moldavio ĉe la maldekstra flanko de la rivero Dnestro estas Ĉednestrio. Ĝi volas sendependiĝi de Moldavio kaj aliĝi al Rusio, estas memregata sed internacie vaste neagnoskita.

Regionoj[redakti]

Moldavio
Areo kontrolita de la Moldava Registaro.
Ĉednestrio
Nerekonita sed fakte suverena kaj sendependa teritorio. Ĝiaj sovetiaj monumentoj kaj statuoj allogas vizitantojn interesitajn pri la vivo en la malnova Sovetunio.
NB: Pri Ĉednestrio vidu en aparta artikolo. Dum la legitimeco de la Ĉednestrian registaro ne estas rekonita fare de iu UN-membro, por vizitantoj tiu registaro havas faktan kontrolon de la areo (apartaj vizoj, leĝoj, valuto, ktp.) Ĉi tio ne estas politika subteno de asertoj de ambaŭ flankoj en la disputo.

Urboj[redakti]

  • Ĉisinao (Chişinău) — la ĉefurbo estas bela urbo por viziti dum kelkaj tagoj, kaj por promeni en la ĉirkaŭaĵoj.
  • Balcio (Bălţi) — la dua plej granda urbo, havas piediran zonon ĉirkaŭ la centra placo kaj historian urbocentron
  • Soroko (Soroca) — konata kiel la "Romania (cigana) ĉefurbo de Moldavio", ankaŭ estas konata pro la Soroka fortikaĵo konstruita fare de Stefano la Granda en 1499.
  • Ungenio (Ungheni) — limurbo al Rumanio kun ponto super la Prut-rivero dizajnita fare de arkitekto Gustave Eiffel
  • Komrato (Comrat) — la ĉefurbo de la teritorio de Gagaŭzio, konata pro vino specifa al la suda parto de la lando
  • Kahulo (Cahul) — historie la loko de multaj bataloj, nun konata pro siaj banurboj
  • Orhejo (Orhei) — fortikigita ekde la 6-a jarcento a.K., ankaŭ fama pro sia monaĥejo


Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Komprenu[redakti]

Moldavio estas malgranda lando enmetita inter Rumanio kaj Ukrainio. Ĝi estas unu el la malplej vizititaj landoj de la planedo, tial turistoj verŝajne altiros multe da atento de la lokanoj. Moldavio estas konata pro sia granda produktado de vino.

Tereno[redakti]

Moldavio ne havas kontakton kun la maro. Ĝia tereno estas stepo, kiu laŭgrade iomete deklivas suden en la direkto al la Nigra Maro. La grundo enhavas diversaj sedimentaj rokoj kaj mineraloj inkluzive de sablo, gruzo, gipsoŝtono, kaj kalkŝtono.

Naturaj danĝeroj : multasas terglitojn (57 kazoj en 1998) pro ampleksa grunderozio ankaŭ pro malbonaj agrikulturaj metodoj

La plej malalta punkto estas la rivero Dnestro je 2 m kaj la plej alta punkto estas la monteto Bălănești je 430 m.

Historio[redakti]

Unu el la plej malgrandaj ŝtatoj de la antaŭa Sovetunio, Moldavio estis parto de du historiaj imperioj: la Otomana Imperio kaj la Rusia Imperio. Dum pluraj jarcentoj, la lando estis sub otomana influo sed tio ĉio ŝanĝiĝis post 1811, kiam Moldavio iĝis parto de la Rusa Imperio; post la 1-a Mondmilito Moldavio iĝis parto de Rumanio, sed poste ĝi revenis al la rusoj dum la dua mondmilito; post la disfalo de Sovet-Unio ĝi deklaris sendependecon en la 1990-aj jaroj. Ĝiaj fekundaj grundoj donis al Moldavio la kromnomo "la ĝardeno de Sovet-Unio".

Ekde sendependeco, Moldavio renkontis multajn malfacilaĵojn, precipe inter-etnan konflikton. Inter-etnaj streĉitecoj kaŭzis la kreadon de la proklamita Respubliko Ĉednestrio en orienta Moldavio, kiu havas sian propran registaron kaj valuton sed ne estas rekonita fare de iu ajn UN-membrolando. Ekonomiaj ligiloj estis restarigitaj inter tiuj du partoj de Moldavio malgraŭ la fiasko en politikaj intertraktadoj.

Simile al Svislando, Moldavio estas engaĝita al neŭtraleco, kaj havas decajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo.

Malgraŭ la vastaj politikaj kaj ekonomiaj problemoj de Moldavio, moldavoj provas esti feliĉaj kaj profiti sian situacion.

  • Sendependeca Tago — 27 aŭgusto 1991 (de Sovetunio)
  • Konstitucio — nova konstitucio adoptita la 28-an de julio 1994; anstataŭigas la malnovan sovetian konstitucion de 1979

Kvankam sendependa de Sovet-Unio ekde 1991, rusaj trupoj restis sur moldova teritorio oriente de la Dnestro Rivero apogante la slavan populacion, plejparte ukrainoj kaj rusoj, kiuj proklamis la respublikon de Ĉednestrio.

La plej malriĉa nacio en Eŭropo, Moldavio iĝis la unua iama sovetia ŝtato kiu elektis komunistan registaron kaj prezidanton en 2001. Malgraŭ postaj perdoj, la Komunista Partio restas potenca en loka politiko.

Etnoj[redakti]

La plimulto de la loĝantaro parolas la moldavan, (do fakte la rumanan), La ĉefa malplimulto estas la rusa. Estas aliaj malplimultoj, inkluzive de la ukrainoj kaj la gagaŭzoj, ĉi-lastaj parolas turkan dialekton.

Geografie situanta ĉe la vojkruciĝoj de la latina, slava kaj aliaj kulturoj, Moldavio riĉigis sian propran kulturon adoptante kaj konservante kelkajn el la tradicioj de siaj najbaroj kaj de aliaj influoj.

Moldavio havas klaran kulturon, sed havas pezajn influojn de Rusio, Rumanio kaj Ukrainio. Ĉi tiuj influoj estas plej videblaj en la kuirarto en Moldavio. Dum Moldavio havas sian propran kuirartan stilon, inkluzive de Mamaliga, Zeama, Placinta kaj aliaj tradiciaj pladoj, multaj el la manĝaĵoj manĝitaj aŭ venditaj ĉi tie originis de Rusio aŭ Rumanio.

Moldavia muziko havas karakterizan stilon, sed estas tio, kion vi povus atendi en orienta Eŭropo. Estas multe da akordionoj, kaj la tradiciaj kostumoj kaj dancoj similas al rumanaj tradiciaj.

Klimato[redakti]

Kontinentaj, malvarmaj kaj neĝaj vintroj, mildaj printempoj kaj aŭtunoj, kaj varmaj ĝis varmegaj someroj.

Eniri[redakti]

Civitanoj de okcidentaj landoj ne bezonas vizon por eniri Moldavio kaj povas resti en la lando ĝis 90 tagoj ene de sesmonata periodo:

[http:// www.mfa.gov.md/entry-visas-moldova/ sen registriĝo]. 

Civitanoj de aliaj landoj devas aŭ akiri vizon en la plej proksima moldava ambasado aŭ alternative povus akiri vizon ĉe alveno en Chişinău-flughaveno kaj sur kelkaj terlimtransirejoj kondiĉe ke oficiale aprobita invitletero de Moldavio estas akirita antaŭe.

Enirante en Moldavio tra Ukrainio, vi eble transiros Ĉednestrion. Kelkaj busoj de Odeso iras tra Tiraspolo, dum aliaj ĉirkaŭiras, interŝanĝante la du landlimajn transirejojn kun pli da tempo sur la vojo. Ĉednestrio estas nerekonita ŝtato en la oriento de Moldavio limanta al Ukrainio, kiu disiĝis de la lando post milito en 1992. Ĝenerale estas malmultaj problemoj por okcidentanoj en transpaso de Ĉednestriaj limoj per buso, kvankam eksterlandaj vojaĝantoj spertis problemojn en la pasinteco. Estas tamen malgranda ŝanco ke eksterlandaj turistoj povas esti petitaj pagi subaĉetaĵojn, kvankam la busoj kiuj vojaĝas inter Ukrainio, Ĉednestrio kaj la resto de Moldavio kutime bone pritraktas intertraktadojn ĉe la limo, kolektante pasportojn kaj negocante kun Ĉednestriaj aŭtoritatoj. Ankaŭ, ne ekzistas moldova landlima kontrolo inter Ĉednestrio kaj la resto de Moldavio ĉar Moldavio ne rekonas Ĉednestrion kiel ŝtaton, do vi eble havos iom da klarigo por fari kiam vi provas forlasi Moldavio sen enirmarko.

Eniri avie[redakti]

Kiel rezulto de la milito en Ukrainio, flugoj al Moldavio povas esti ĉesigitaj, precipe se konflikto erupcias en Ĉednestrio aŭ najbaraj lokoj de Ukrainio.
Chișinău-flughaveno

La ĉefa internacia flughaveno estas Chișinău Internacia Flughaveno.

La ĉefaj aerkonektoj estas de Bukareŝto, Budapeŝto, Istanbulo, Moskvo, Munkena Flughaveno, Timisoara kaj Viena Flughaveno. Prezoj estas relative altaj. La plej malmultekostaj biletoj estas el Bukareŝto, Istanbulo, Kievo, Bergamo kaj Moskvo. Moldavio havas tri aviadkompaniojn.

Eniri trajne[redakti]

Trajno el Moskvo al Chișinău trairanta Moldavan kamparon

Eble la plej malmultekosta maniero eniri la landon estas preni la tranoktan trajnon. Estas ĉiutagaj trajnoj el Rumanio.

La trajno de Bukareŝto foriras je 19:20 kaj alvenas je proksimume 08:10 kaj la trajno de Chișinău foriras je 17:20 alvenante je 06:19 en Bukareŝto kontrolu la kompletajn horarojn ĉi tie:

Bukareŝto - Chișinău

Chișinău - Bukareŝto

Bileto en 2-a klaso, 4-loka dormokupeo estas 593 Moldovaj lejoj, aŭ 685 moldavaj lejoj en 1-a klaso, 2-loka dormokupeo (2018). Ĉar flugoj al Bukareŝto povas esti pli malmultekostaj ol tiuj al Moldavio, ĉi tio povas esti eblo se vi havas tempon. Eblas aĉeti biletojn rete ĝis du semajnojn antaŭ foriro (retejo nur en la rumana/rusa). Nur montru vian printaĵon al la konduktoro dum entrajniĝo. Ĉe la limtransirejo la ĉaroj estas levitaj individue sur pli grandŝpurajn radojn por konveni moldavajn trakojn. Transiri la limon de Ukrainio estas pli glata, ĉar ambaŭ landoj uzas la saman ŝpuron.

Eniri buse[redakti]

Estas regulaj busoj ligantaj Chişinău kun Bukareŝto, Kyiv kaj la plej multaj gravaj rumanaj kaj ukrainaj urboj. Estas 5-6 busoj ĉiutage al kaj de Bukareŝto. Pro pli longa restado ĉe la landlimo la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 10 horojn. Estas baza necesejo ĉe la landlimo, tamen plej multaj vagonoj ne faras aliajn haltojn. Vi ankaŭ povos vojaĝi al plej multaj eŭropaj urboj per buso kun moldavaj buskompanioj. Venante per buso oni nepre uzu landlimon kun (senhalta) vizo-eldonanta oficejo.

  • Kievo, 2 ĉiutage, 250 lejoj, 12 horoj
  • Moskvo, 4 ĉiutage, 700 lejoj, 30 horoj
  • Odeso, 20 ĉiutage, 90 lejoj, 5 horoj
  • Sebastopolo, ĉiutage, 430 lejoj, 18 horoj
  • Brasov, 5 ĉiutage, 200 lejoj, 12 horoj

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Trolebuso en Chișinău

Moldavio estas malgranda lando kaj vi povas facile atingi ĉefajn urbojn ene de unu horo.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Kvankam tre nepraktika, longa marŝado al Ĉiŝinău de Bolhrad daŭros 34 horojn.

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

La plej fidinda maniero trairi la landon estas per buso. Busoj povas konduki vin al plej multaj partoj de la lando. Vi povas trovi informojn pri longdistancaj busservoj en Moldavio en la retejo Autogari ekzemple. Ĉi tiu retejo enhavas informojn pri busstacidomoj en Moldavio, horaroj kaj itineroj inter urboj.

Chișinău estas la ĉefa transportnabo por la lando. La tri busstacidomoj servas ĉiun urbon en Moldavio. La plej rapida formo de transporto estas malgrandaj mikrobusoj kiuj havas sidlokojn por ĉirkaŭ 15 homoj. Pli grandaj busoj ankaŭ estas uzitaj kaj estas marĝene pli sekuraj, ĉar ili vojaĝas je pli malrapidaj rapidecoj.

En Chișinău ekzistas ŝtata trolebussistemo kiu inkludas multajn novajn veturilojn. Prezo estas 2 lejoj; konduktoro kolektas biletojn kaj eldonas biletojn. Ekzistas ankaŭ busservo kiu funkciigas kun pli malmultaj itineroj.

Mikrobusoj (rutiere en la moldova rumana; marshrutki en la rusa) estas haveblaj en la plej multaj urboj. Ili estas private funkciigitaj kaj estas vokitaj petante la veturilon halti, tamen ofte povas esti tre superplenaj. Ŝoforoj devas esti pagitaj dum enbusiĝo (3 lejoj en Chișinău), tamen iuj insistas unue sidiĝi kaj transdoni la monon al la antaŭulo por ke li transdonu al la ŝoforo, do ne maltrankviliĝu se homoj malantaŭ vi komencas transdoni monon al vi.

Rapidlimoj en Moldavio

Transportiĝi aŭte[redakti]

Moldavio estas unu el la malplej vizititaj landoj en Eŭropo, do turismaj informejoj estas ankoraŭ tre maloftaj. Vi ne povas dependi nur de la kutimaj retaj mapoj, precipe se vi bezonas trovi adreson en kampara regiono. Verŝajne la plej bona reta mapo de Moldavio troviĝas ĉe map.md

En kelkaj kioskoj oni povas aĉeti duflankan mapon nomatan "Respubliko Moldavio: Topografia mapo, 1:200 000" (Республика Молдова: Топографическая карта, 1:200 000, ISBN 9789664970621 surbaze de pli malnovaj sovetaj militaj mapoj. Vi povas elŝuti tiujn ĉi anticipe kaj presi ilin, aŭ vi povas foliumi ilin en multaj apoj.

Vidi[redakti]

Soroka fortikaĵo
Mileștii Mici

Vino[redakti]

Moldavio estas fama pro siaj vinoj, kaj altkvalitaj vinoj je malmultekostaj prezoj estas la ĉefa vidindaĵo de Moldavio.

  • Mileștii Mici - Kun pli ol 200 kilometroj da subteraj vojoj, Mileștii Mici estas registrita en la Guinness World Records kiel la plej granda vinkolekto en la mondo. Eble pli facilas rezervi viziton per vojaĝagentejo, ĉar oni devas provizi aŭton por la veturo. [1] +373 22 382 333.
  • Cricova - La dua plej granda vinkelo de Moldavio havas pli ol 120 kilometrojn da subteraj vojoj. 15 minutojn veturante de Chișinău, ĝi estas ŝatata de turistoj. +373 22-277 378.
  • Purcari - Unu el la plej malnovaj vinfarejoj en Moldavio, Purcari vino estis trinkita fare de rusa imperiestro Nicolai II kaj lia kuzo, la brita reĝo George la 5-a.
  • Brănești - Pli malgranda kaj racie preza vinkelo. Ĝi situas proksime al Orheiul Vechi Monaĥejo, kio igas ĝin perfekta por kombini monaĥejan viziton kun vingustumado.

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

La oficiala lingvo de Moldavio estas la rumana, kiu estas membro de la latina lingva familio. Tio signifas, ke la rumana rilatas al lingvoj kiel la itala, latina, franca, hispana kaj portugala.

La rusa estas vaste parolata en la lando, kaj kiel unua kaj dua lingvo. Se vi konas la rumanan, komuniki en la rusa devus esti neniu problemo.

Gagaŭza, turka lingvo, estas la ĉefa lingvo de Gagaŭzoj. Ĝi proksime rilatas al la azera, turka, kaj turkmena. Se vi konas iun el tiuj tri lingvoj, vi ne havus problemon en Gagaŭzio.

La ukraina estas parolata de la ukraina malplimulto kaj en partoj de Ĉednestrio.

La angla estas instruata en Moldavio ekde la 1990-aj jaroj, sed malmultaj homoj parolas ĝin sufiĉe bone por vere havi konversacion. Tial kono de la rumana kaj/aŭ la rusa estas necesa por sendepende trairi la landon.

Lingvo povas esti sentema afero en ĉi tiu lando, kaj la nomo de la gepatra lingvo estas fonto de senfina politika diskutado. Kelkaj simple nomas la rumanan... rumana (limba română), dum kelkaj nomas la saman lingvon moldova (limba moldovenească), sed aliaj preferas paroli la rusan.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Loĝado en Chișinău estas surprize multekosta kaj ne mankas 100 € noktaj elektoj. Plej multaj hotelprezoj estas listigitaj en eŭroj sed kelkaj estas listigitaj en usonaj dolaroj.

Multaj pli malgrandaj urboj havas sovetian relikvan hotelon kun nebona servo. Tarifoj estos altaj por tio, kion vi ricevas. Multloke eblas pagi ĉirkaŭ €10 por loĝi en domo de lokano. Ĉi tio estas neformala aranĝo kaj povas esti organizita nur per parolado kun homoj ĉe la alveno, kaj aparte utilas se oni volas eliri en la kamparon.

Gastejoj. Gastejo ankoraŭ estas en sia infanaĝo en Moldavio, sed estas kelkaj belaj gastejoj troveblaj en Chișinău. Inter aliaj Chișinău Hostel kaj Centra Junulara Gastejo. Prezoj varias de 10–20 USD.

Apartamentoj. Multaj homoj en Chișinău luas apartamentojn. La loko kaj kvalito povas varii. Multaj ankaŭ ne estas tre modernaj. Vi eble volas uzi rezervan kompanion, se vi ne konas la lokan lingvon. Prezo €20–50.

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Surĉevala polico en Chișinău

AVERTO: Moldavio riskas militon pro la konflikto en Ukrainio. Moldavio deklaris krizostato. Ne vojaĝu al areoj proksime de la moldova-ukrainia limo kaj Ĉednestrio.

Vizitantoj al Moldavio por komerco aŭ am-afero devus konscii pri la ebla risko de fraŭdoj, precipe se unua kontakto estis farita en la Interreto.

Koruptita polico kaj limgardistoj povas provi trudpreni el vi subaĉet-monon, sed "normalaj" krimfrekvencoj estas malaltaj. Lokanoj estas ĝenerale tre afablaj kaj multe klopodos por doni gastamon al eksterlandanoj. Foje povas eĉ okazi al gastoj, ke estos ofertita je ilia honoro, neeviteble drinkan, manĝon.

Konservativa vesto devas esti portita ĉe religiaj lokoj. Pantaloneto estas malpermesita kaj virinoj devas kovri siajn kapojn ene de monaĥejoj kaj preĝejoj.

Dum subaĉeto kaj polica korupto ankoraŭ estas problemoj en Moldavio, la situacio pliboniĝas. Oni ankoraŭ konsilas, ke turistoj havas la numeron de sia ambasado kaj la kontaktinformojn de kie ili loĝas. Eksterlandanoj ankaŭ devas havi siajn pasportojn sur ili ĉiam. Tamen kutime neniu kontrolas ĉi tion en iu normala medio.

Alkohola konsumo ankaŭ povas esti problemo. Renkonti ebriulojn precipe nokte estas ofta. Plej multaj estas amikemaj; sed ofte aperas kiel agresemaj kaj invados vian personan spacon. Ĉi tio povas timigi la unuajn du fojojn. Ĝentile foriri normale funkcias. Homoj ne tiom alkutimiĝintaj al alkoolo, (ekzemple ĉar venantaj el landoj kie malpli da alkoholo estas konsumita), devus aliflanke atenti ĉar facile ili povas trovi sin fariĝi la ebriuloj.

Sano[redakti]

Tre malmultaj saninstalaĵoj estas egalaj al okcidentaj normoj, kaj alirebleco povas esti malhelpita se vi ne scipovas la rumanan kaj/aŭ la rusan.

Okaze de grava medicina kriz-okazo, estas forte rekomendite, ke vi klopodu serĉi medicinan prizorgon aliloke. Najbara Rumanio eble havas pli bonajn saninstalaĵojn ol najbara Ukrainio.

La usona ambasado en Moldavio konservas liston de instalaĵoj kiuj disponigas servojn en la angla. Vidu al [2] por pliaj informoj.

La peza uzo de agrikulturaj kemiaĵoj, inkluzive de malpermesitaj insekticidoj kiel DDT, poluis grundon kaj grundakvon. Se vi zorgas, akvo por trinkado, kuirado kaj buŝa higieno devus esti prenita el konata sekura fonto, ĉar ordinara akvopurigo, inkluzive de bolado, ne forigas tian kemian poluadon.

Respekto[redakti]

Kiel unu el la malplej vizititaj landoj sur la planedo, vi verŝajne altiros multajn rigardojn de la lokuloj. Ne maltrankviliĝu aŭ surprizu; tio ne indikas malamikecon, sed prefere scivolemon.

Atentu kiam vi diskutas pri la ebla unuiĝo de Moldavio kaj Rumanio. Kvankam ĝi ne estas tre sentema afero, multaj moldavoj kontraŭas ke Moldavio aliĝu al Rumanio, kvankam la subteno al ĝi iom post iom pliiĝas lastatempe.

Ĉiam studu viajn gastigantojn. Kelkaj identiĝas kiel "moldovano", aliaj identiĝas kiel "rumanoj", dum aliaj estas etne rusaj aŭ ukrainaj. Ĉi tio validas ankaŭ por lingvo; kvankam la rumana estas la oficiala lingvo de Moldavio, kiel priskribite supre, kelkaj nomas ĝin "moldova" en Moldavio.

Ĉar la turisma industrio de Moldavio estas apenaŭ evoluinta kaj ke ĝi estas unu el la plej malriĉaj landoj en Eŭropo, iuj moldavoj povas trakti vin kiel "marŝan monujon" aŭ iun kiu estas "riĉa". Se vi sentas, ke vi estos trompota de iu, simple ignoru ilin kaj diru ion laŭ la linio de "mi ne interesiĝas" (rumana: Nu mă interesează) aŭ vi povas simple diri "foriru". " (Rumana: Pleacă)

Virinoj[redakti]

Virinoj estas vaste respektataj en la moldava socio, eble pli ol iu ajn alia lando en Eŭropo. Ekzistas multaj inaj urbestroj en Moldavio kaj ekzistas multaj virinoj kiuj havas altajn postenojn en la registaro.

Virinoj estas tradicie traktitaj kun kavalireco. Eksterlandaj virinoj ne devus esti surprizitaj aŭ alarmitaj se iliaj viraj moldavaj amikoj prenas la iniciaton pagi la fakturojn en restoracio, malfermi ĉiun pordon antaŭ ili, kaj/aŭ helpi ilin porti erojn aŭ objektojn. Viroj devus kompreni, ke ĉi tiuj nuancoj estos atendataj de moldavaj virinoj, eĉ se ili ne estas en romantika rilato kun unu.

En kamparaj lokoj, estas socia tabuo por virinoj fumi aŭ trinki alkoholon. Kvankam fremdulino povas esti tolerata, estas plej bone sekvi la ekzemplon de la lokaj virinoj por ne fi-elstari.

Eksterlandaj virinoj ofte povas altiri la atenton de moldavaj viroj kaj foje estas viditaj kiel "facilaj". Vi precipe zorgu, kiam vi faras rektan okulan kontakton kun moldavaj viroj; ĝi povas igi moldavan viron pensi ke vi estas "en" pri li.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.