El Vikivojaĝo
Ospedaletti
Ospedaletti
Panoramo
Lando Italio
Regiono Ligurio
Loĝantaro 3231

Ospedaletti, (Spiareti en la liguria), estas itala urbeto en regiono Ligurio en provinco Imperia.

Kompreni[redakti]

Ospedaletti kuŝas en natura amfiteatro, inter 'Capo Nero' kaj 'Capo Sant'Ampelio'; la plej malnova parto de Ospedaletti disvolviĝis laŭlonge la marbordo kaj la pli moderna parto sur la deklivoj super la golfeto. En ĝia teritorio estas grandaj kultivoj de floroj kaj ornamaj plantoj.

Historio[redakti]

Ospedaletti inter 1890 kaj 1900

La origino de la urbeto devenas de la frua 14-a jarcento, kiam la provenca nobelulo Fgulques de Villaret, Granda majstro de la Ordono de Malto, estis trafita, kune kun sia skipo direktita de Palestino al Francio, de terura ŝtormo en la liguria golfo.

La ŝipo subakviĝis, sed la nobelulo kaj lia trupo saviĝis naĝante sur la strando 'Giunchetto'. Eskapinte la furiozon de la maro, ili decidis danki Sankta Johano Baptisto, starigante kapelon (hodiaŭa preĝejo de Sant'Erasmo). Krom la eklezio, la krucmilitistoj, kiuj poste prenis la nomon de Kavaliroj-hospitalistoj, konstruis hospicon por helpi al pilgrimantoj survoje al la 'Sankta Lando'. La nomo Ospedaletti devenas de ĉi tiu hospico, kiu fakte signifas "gastama loko".

De la mezepoka periodo ĝi estis submetita al la grafoj Lascaris de Ventimiglia kaj poste kiel teritorio de la Ĝenova Respubliko sekvis la sorton de la respubliko.

Vido de la marbordo de Ospedaletti kaj la bicikla vojo de la Liguria Marbordo

Ĝis la mezo de la 19a jarcento la malmultaj loĝantoj de Ospedaletti pasigis siajn vivojn trankvile, dediĉante sin al [[fiŝkaptado] kaj al la kultivado de olivarboj kaj citronoj. La mencio de Ospedaletti kiel sana feriejo ĉe la rusa kortego de la imperiestrino Maria d'Assia-Darmstadt (1824-1880) (Maria Aleksandrovna) konigis ĝin al eksterlandaj turistoj.

Aldone al la alveno de la fervojo Genova-Ventimiglia en la sepdekaj jaroj de la deknaŭa jarcento, kaj de la malfermo de la stacidomo Ospedaletti, tre gravis por la socian, ekonomian kaj turisman evoluon de Ospedaletti la alveno de la Société Foncière Lyonnaise - unu el la unuaj investistoj en nemoveblaĵoj de Francio, kun sidejo en Parizo - kiu, post inspektado en la tiama vilaĝeto en aŭgusto 1880, elektis la lokon kiel "serĉata kaj taŭga vintra kaj somera feriejo". Danke al la kunlaboro kun la Francaise-Ligurienne Societo, en septembro de la sama jaro kaj dum 1881, la franca kompanio komencis aĉeti multajn terenojn, kie elegantaj periodaj loĝejoj kaj hoteloj estis konstruitaj, same kiel kreo de dekdu novaj stratoj inter kiuj la hodiaŭa ĉefa strato, 'Corso Regina Margherita'.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La plaĝo de Ospedaletti
La promenado kaj la biciklovojo

Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.