El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario > Otavo

Otavo

Otavo
Otavo Flago (aŭ blazono)
La Paco Turo, Parliament Hill
Lando Kanado
Regiono Ontario
Loĝantaro 1 236 324
Alto 70 m

Otavo (angle kaj france Ottawa, kun malsama elparolo: angle /ˈɑːtəwə/, france /ɔta'wa/) estas la ĉefurbo de Kanado. Ĝi situas en Ontario, apud la limo kun Kebekio, sed, malgraŭ sia rolo de landa ĉefurbo, ne estas la ĉefurbo de Ontario.

Otavo kuŝas ĉe la dekstra bordo de la samnoma rivero. Ĉe la maldekstra bordo, ĝuste fronte al Otavo, estas la kebekia urbo Gatineau; ofte oni taksas Gatineau parto de la metropola areo de Otavo.

La plimulto de la loĝantoj de Otavo parolas denaske la anglan, sed Kebekio estas tiom proksima, ke estas ankaŭ multaj parolantoj la francan denaske.


Kompreni[redakti]

Otavo kuŝas ĉe la dekstra bordo de la rivero Otavo (angle Ottawa River, france Rivière des Outaouais), kiu dum pluraj centoj da kilometroj estas la limo inter Kebekio kaj Ontario, kaj ĉirkaŭ 150km post Otavo enfluas en la Sankt-Laŭrencon apud Montrealo.

Ĝi estis nur vilaĝo eĉ kiam ĝi iĝis ĉefurbo de la tuta Kanado, kaj la plej grava monumento en ĝi estas la Parlamentejo. Vizitindaj estas ankaŭ pluraj muzeoj, la kanalo Rideau kaj kelkaj aliaj lokoj.

Historio[redakti]

Kvankam la ĉirkaŭaĵoj de Otavo estis jam loĝata de indianoj, la historio de la nuna Otavo komenciĝas kun la malfermo de la Canal Rideau, kanalo inter la rivero Otavo kaj la lago Ontario konstruita inter 1826 kaj 1832 sub la direkto de kolonelo John By. La kanalo celis ebligi la ŝipojn celantajn Toronton eviti la strekon de la rivero Sankt-Laŭrenco laŭ la landlimo kun Usono (la dekstra bordo estas usona kaj la maldekstra kanada inter la lago Ontario kaj Cornwall).

La laboristoj kiuj konstruis la kanalon kaj poste ankaŭ la komercantoj kiuj profitis el ĝi estigis vilaĝon nomatan Bytown. La vilaĝo en 1855 ŝanĝis sian nomon al Ottawa, el la nomo de loka indiana tribo kaj de la rivero mem.

En 1857 la reĝino Victoria elektis Otavon kiel novan ĉefurbon de Kanado, ĉar ĝi estas mezvoje inter Montrealo kaj Toronto, la plej grandaj urboj de Kanado, kaj estas proksima al la landlimo inter iliaj du provincoj. Komentis usona ĵurnalisto ke ĝi estas nekonkerebla, ĉar ĉiu ajn invadanto ne kapablos trovi ĝin meze de la ĉirkaŭaj arbaroj.

Otavo tamen kreskis kaj hodiaŭ estas la 4-a urbo en Kanado pri kvanto da loĝantoj, post Toronto, Montrealo kaj Vankuvero (ĉirkaŭ samnivele, tamen, ol Kalgario kaj Edmontono).

Klimato[redakti]

 Klimato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Tage altas (°C) -6 -4 2 11 19 24 26 25 20 13 5 -3
Ĉiunokta malaltas (°C) -15 -13 -7 1 8 13 16 14 10 4 -2 -10
Precipitaĵo (mm) 64 52 65 68 81 91 89 88 87 79 77 74

Vidu la Otavan 7-tagan antaŭvidon ĉe Medio Kanado (en, fr)


Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Map
Mapo de Otavo



Fari[redakti]

Lerni[redakti]

Dulingvaj universitatoj kaj kolegioj[redakti]

Franclingvaj universitatoj kaj kolegioj[redakti]

Anglalingvaj universitatoj kaj kolegioj[redakti]

Alilingvaj universitatoj kaj kolegioj[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

En Otava metropola areo estas 2 gastigantoj de Pasporta Servo (2021/12) (ambaŭ en Gatineau).

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Otavo estas tre sekura loko, kaj por vizitantoj kaj por loĝantoj, tial se vi uzas komunan saĝon, ĝi estas almenaŭ tiel sekura kiel la aliaj urboj. Estas multaj turistoj en la urbo, precipe dum la someraj monatoj, kaj okazas tre malmultaj incidentoj de rabado aŭ de agresado.

Okazis incidentoj rilate al perfortoj kaj al rabadoj/grupaj agresoj en busoj aŭ en publikaj transportejoj, eĉ dum tagaj horoj. OC Transpo dungis novajn konestablojn kaj enoficigis senuniformajn sekurecistojn kaj instalis kameraojn en pluraj busoj kaj trajnoj por kontraŭbatali la problemon. Uzu komunan saĝon, aparte kiam vi vojaĝas nokte, ĉiu publika transportejo havas plurajn urĝtelefonejojn. Ekde mallumiĝas, estu speciale singarda en areoj ĉirkaŭ la urbocentro kiel Lowertown East, kaj ankaŭ Hintonburg, Vanier, Bayshore, Ledbury, Heatherington, Caldwell kaj South Keys. Ĉi tiuj lokoj estas konataj pro la ĉeesto de krimulaj bandoj kaj pro drogproblemoj. La sekcio de la Strato Rideau (Rideau Street) inter la Korso Susex (Susex Drive) kaj la avenuo King Edward (King Edward Avenue) estas fifama pro senhejmuloj kaj almozuloj (ili dankos vin kaj deziros al vi bonan tagon, eĉ kiam vi ne donas), kvankam tio malofte kaŭzas problemojn al iu ajn. Otavo ĝenerale estas tre sekura, sed kiel ĉiuj aliaj urboj ĝi havas malbonajn elementojn.

Otavo estas la kvara plej malvarma ĉefurbo laŭ jara averaĝa temperaturo, sed havas la duan plej malvarman januaron, havante januaron kiu estas nur pli varma ol tiu de Ulaanbaataro. Pro la preskaŭ 3 m (10') da neĝo dum averaĝa vintro aldone al fojfojaj glaciaj tempestoj, vintro povas esti defio sed la lokanoj tre efike prizorgas ĝin. La someroj estas (normale) mallongaj, varmaj, kaj foje varmegaj kaj humidaj. Humido somere povas igi la varmon neeltenebla, kaj dumvintre, kune kun malvarmigaj ventoj, povas igi la malvarmon vere abrupta. Vestiĝu laŭ la vetero kaj ne forgesu kovri vian kapon kaj orelojn per varma ĉapelo. Otavo ne estas tre modema urbo, sed vintre, ĉiuj forgesas pri tio.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Estas esperanto-klubo en Otavo. Ĝia retejo estas: www.meetup.com/Esperanto-Ottawa/.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.