El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Salgótarján

Salgótarján

Salgótarján
Salgótarján
Urbomezo
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 35 811
Alto 220-500 m

Salgótarján [ŝalgOtarjAn] estas urbo (favorita minurbo dum la socialismo) en norda parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Salgótarján situas sur malebenaĵo (en valoj inter montetoj kaj montoj). Hollókő troviĝas 20, Szécsény 21, Balassagyarmat 38, Eger 48, Budapeŝto 88 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Panoramo de Salgótarján

La unua mencio pri Salgótarján (pri ties kirko) okazis en 1337. Inter 1450-1460 la husanoj havis la vilaĝon, en la sekva jarcento la turkoj senhomigis la malgrandan vilaĝon. En la 18-a jarcento oni refondis la vilaĝojn (en nuna loko de Salgótarján tiam estis pluraj vilaĝoj). Oni minis karbojn ekde 1850, la unua trajno alvenis en 1867, sekve la komunumo iĝis industria centro. Salgótarján akiris urborajton en 1922 kaj dum la socialismo ĝi impetis. En la hungara revolucio de 1956 salvo okazis kun multe da mortintoj. En 1970 ĉesis la minado, sekve ankaŭ la industrio iom retiriĝis.

Klimato[redakti]

Salgótarján troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed en tiu norda parto la temperaturo estas iomete pli malalta.

Eniri[redakti]

Salgótarján estas bone alirebla voje kaj trajne ankaŭ el Budapeŝto kaj Slovakio.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri voje[redakti]

Salgótarján estas atingebla el Budapeŝto tra Balassagyarmat aŭ Hatvan, el Slovakio sufiĉas trairi la limon (sen iu ajn limpasejo).

Eniri trajne[redakti]

Salgótarján situas laŭ fervoja linio kun internaciaj trajnoj el Slovakio.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Salgótarján havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. Por la biciklantoj estis konstruitaj vojetoj.

Aŭtobusa stacio de Salgótarján

Publika transporto[redakti]

En Salgótarján aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Ankaŭ la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj lokoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Salgótarján havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Preĝejo
Urbodomo kaj muzeo

Fari[redakti]

  • viziti la proksimajn fortikaĵojn en Salgó kaj Somoskő

Aĉeti[redakti]

Ĉiuj necesaj vendejoj troviĝas en Salgótarján.

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market Salgótarján
  • DESPAR Salgótarján
  • SPAR szupermarket Salgótarján
  • Lidl Salgótarján

Manĝi[redakti]

  • Kiskulacs Vendéglő
  • Fekete Bárány
  • Megyeháza Étterem
  • Jager Söröző és Kisvendéglő
  • Guzsu Pikoló Ételbár
  • Paprika Önkiszolgáló Étterem (memserva)

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Tarjáni Gyermektábor
  • Strand Kemping Salgótarján
Hotelo

Hosteloj[redakti]

La plej proksime en Parád Muskátli Hostel

Hoteloj[redakti]

  • Salgó Hotel
  • Medves Hotel
  • Galcsik Fogadó
  • Kis Rigó vendégház
  • Alma Apartman
Policejo

Sekureco[redakti]

  • Salgótarján konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Hollókő.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.