El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Szécsény

Szécsény

Szécsény
Szécsény
Kastelo kaj ĉefplaco
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 5 937
Alto 170 m

Szécsény [sEĉEnj] estas malgranda historia urbo kaj turista celloko en norda parto de Hungario.

Kompreni[redakti]

Szécsény situas en valo de lima rivero Ipoly (slovake Ipeľ, la rivero preterfluas). Balassagyarmat troviĝas 17, Salgótarján 21, Vác 44, Budapeŝto 74 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Parto de fortikaĵo

La unua hungara mencio pri Szécsény okazis en 1219 kaj jam en 1334 ĝi ricevis ĉiujn urbajn privilegiojn. Tiutempe urbomuroj kaj fortikaĵeto estis konstruita, kiun la husanoj okupis en 1433. Poste ĝis fino de Rákóczi-liberecbatalo sennobre okupis ĝin diversaj armeoj (ekzemple la turkoj). Pro la oftaj detruoj Szécsény perdis la rangon urbo en 1886, sed ĝuste post cent jaroj ĝi rericevis ĝin. Ekde 2008 la limo estas libere trapasebla al Slovakio pro interna zono de Schengen, eĉ oni konstruis ponton tra la rivero en 2012.

Klimato[redakti]

Szécsény troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario, sed en tiu norda parto la temperaturo estas iomete pli malalta.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Szécsény situas laŭ linio Balassagyarmat–Ipolytarnóc.

Eniri voje[redakti]

Szécsény situas laŭ ĉefvojo Balassagyarmat–Salgótarján, malpli grava vojo venas el Pásztó kaj tra ponto el Slovakio.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Szécsény havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj, eĉ estas reto de promenadaj vojoj. La urbo estas perpiede trairebla.

Aŭtobusa stacio de Szécsény

Publika transporto[redakti]

En Szécsény loke aŭtobusoj ne trafikas, sed la longdistancaj aŭtobusoj haltas en kelkaj lokoj.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Szécsény havas urban vojreton por aŭtoj.

Preĝejo
Kastelo

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Szécsény.

Vendejaroj[redakti]

  • Penny Market Szécsény
  • Goods Market Szécsény
  • SPAR szupermarket Szécsény

Manĝi[redakti]

  • Gesztenyéskert Vendéglő
  • Bársony Vendéglő
  • Lepénytanya Csárda Szécsény

Trinki[redakti]

Same, kiel manĝi.

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Robinson-szigetek Kemping - Erdei Iskola

Hosteloj[redakti]

  • Ipolypart Vendégház, Kassai út 83

Hoteloj[redakti]

  • Major Hotel és Apartmanház Szécsény
  • Bársony Panzió
  • Orgona Ház
  • Elizabeth Cottage Benczúrfalva (rando de la urbo)
  • Hengermalom Kúria

Sekureco[redakti]

  • Szécsény konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas vilaĝo Hollókő kun hungara folkloro.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.