El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Szombathely

Szombathely

Szombathely
Szombathely Flago (aŭ blazono)
Katedralo en Szombathely
Lando Hungario
Loĝantaro 77 866
Alto 209

Szombathely [sombathej] estas departementa ĉefurbo kaj katolika diocezo en okcidenta Hungario ne tro for de la landlimo de Aŭstrio. La urbo fanfaronas pri riĉaj romiaj restaĵoj. La germana kaj angla lingvoj estas konataj.

Kompreni[redakti]

Szombathely situas sur ebenaĵo, sed rande estas montetoj. La urbon trairas du rojoj.

Episkopa palaco en Szombathely

Historio[redakti]

La loko estas kontinue loĝata de 2000 jaroj. Szombathely estis fondita dum la Romia epoko kiel Savaria (en 45 p.K.), la urbon trairis la fama Sukcena Vojo de la romianoj (ankaŭ nun videbla). En 1407 Szombathely ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon ne sukcesis okupi la urbon, kiu jam ne povis eviti grandan bombardadon dum la 2-a mondmilito. Dum la socialismo la fifama Fera Kurteno estis nur proksimume 10 kilometrojn. Tiutempe la hungaroj povis viziti la urbon malfacile, ofte okazis policaj kontroloj. Hodiaŭ Szombathely estas vigla urbo, ĝi estas ekonomia kaj kultura centro en la regiono kaj profitas de proksimeco de Aŭstrio.

Klimato[redakti]

Szombathely troviĝas en modera, kontinenta klimato, sed iomete la pluvoj estas pli oftaj, ol en la aliaj regionoj.

Eniri[redakti]

Szombathely estas bone alirebla voje kaj trajne el ĉiuj direktoj, inkluzive Aŭstrion. (Tamen dum la socialismo oni malkonstruis gravan fervojan linion al Aŭstrio.)

Eniri avie[redakti]

En Szombathely dum la frua socialismo funkciis enlanda flughaveno, nuntempe ĝi akceptas nur sportajn aviadilojn. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj funkcias iom for en Vieno kaj Bratislavo.

Fervoja stacidomo

Eniri trajne[redakti]

Szombathely situas laŭ ĉefa linio inter Budapeŝto kaj Graz, sed estas linioj al Sopron, Kőszeg, Vasvár.

Transportiĝi[redakti]

Szombathely estas facile alirebla el la proksimaj vilaĝoj kaj urboj. Ekde 2008 la landlimo inter Aŭstrio-Hungario estas senĝene trairebla pro Traktato de Schengen.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Szombathely havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. En la proksimeco estas ekskursaj eblecon en montoj. La biciklaj vojoj longas 33 kilometrojn en la urbo.

Aŭtobusa stacio de Szombathely

Publika transporto[redakti]

En Szombathely aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn, sed longe tramoj trafikis, kiuj venis el Sopron.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Szombathely havas urban vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

Kirko Marteno de Tours en Szombathely
Teatro Weöres Sándor

Fari[redakti]

  • viziti la arboreton kaj malgrandan bestoĝardenon

Aĉeti[redakti]

Ĉiuspecaj vendejoj troviĝas en Szombathely.

Vendejaroj[redakti]

  • Savaria Plaza Szombathely
  • Domus üzletközpont (1976)
  • SPAR szupermarket
  • Szombathely Szupermarket
  • Szombathelyi Vásárcsarnok

Manĝi[redakti]

  • Alvég Fogadó, Izsó Miklós út 18, 9700 Szombathely
  • Aranypatak Étterem, Simon I. út 1, 9700 Szombathely
  • Club Korrekt Étterem, Fö tér 24, 9700 Szombathely
  • Gerendás Vendéglö, 11-es Huszár út 118, 9700 Szombathely
  • Gól Vendéglö, Domonkos út 3, 9700 Szombathely
  • Gödör Vendéglö, Hollán E. út 10-12, 9700 Szombathely
  • Kanga kisvendéglö, Hunyadi út 5-7, 9700 Szombathely
  • Kacsa tanya Étterem, 11-es Huszár út 163, 9700 Szombathely
  • László Vendéglö, Szent Gellért út 6, 9700 Szombathely
  • Maestro Giovanni Étterem, Mátyás király út 15, 9700 Szombathely
  • Magyar tenger Vendéglö, 11-es Huszár út 169, 9700 Szombathely
  • Nádor Étterem, Nádor út 9, 9700 Szombathely
  • Öreg Sam Étterem, Gagarin út 14, 9700 Szombathely
  • Palace Étterem, Semmelweis út 2, 9700 Szombathely
  • Pannónia Étterem, Fö tér 29, 9700 Szombathely
  • Pásztor Csárda, Dolgozók útja 1, 9700 Szombathely
  • Pityer Csárda, Rumi út 13, 9700 Szombathely
  • Royal Étterem, Fö tér 16, 9700 Szombathely
  • Szigligeti Vendéglö, Szigligeti út 67, 9700 Szombathely
  • Toscana Étterem, Ernuszt Kelemen út 6, 9700 Szombathely
  • Tóvendéglö Étterem, Rumi Rajki Sétány 1, 9700 Szombathely

Trinki[redakti]

  • Cuvée Borszaküzlet & Bár
  • Uránia Borozó

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

La universitato havas studentan hostelon.

Malnova hotelo Savaria

Hoteloj[redakti]

  • Forum Hotel
  • Artis Boutique Hotel
  • Garda Hotel
  • Hotel Wagner
  • Mátyás Szállás

Sekureco[redakti]

  • Szombathely konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Nacia Parko Őrség kaj malnova kirko en vilaĝo Ják.

Rimarkoj[redakti]


Ĉi tiu artikolo estas uzebla kvankam ankoraŭ mankas kelkaj informoj.
Ĉu vi kapablas helpi kompletigi ĝin? Do, kuraĝu, faru!