El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Hungario > Zebegény

Zebegény

Zebegény
Zebegény
Vojo en Zebegény
Lando Hungario
Regiono Norda Hungario
Loĝantaro 1 227

Zebegény [zebegEnj] estas vilaĝo, ŝatata feriejo kaj turista celloko en norda Hungario.

Kompreni[redakti]

Zebegény situas inter maldekstra bordo de Danubo kaj montaro Börzsöny inter Szob kaj Nagymaros. Szob kaj Nagymaros troviĝas po 4, Visegrád 5, Esztergom 13, Vác 17, Szentendre 19, Budapeŝto 35 kilometrojn (aere).

Historio[redakti]

Viadukto

La unua mencio okazis en 1295. Dum la turka erao la loĝantaro draste malpliiĝis, poste alvenintaj hungaroj, slavoj kaj germanoj rekonstruis la vilaĝon. En 1851 alvenis la unua fervojo kaj portis evoluon. En la 20-a jarcento pentristoj malkovris belecojn de Zebegény kaj pentrista lernejo funkciis. Baldaŭ la vilaĝo iĝis fama feriejo kaj ekskursejo.

Klimato[redakti]

Zebegény troviĝas en modera, kontinenta klimato, kiel plena Hungario.

Eniri[redakti]

Zebegény estas bone alirebla voje, trajne kaj en la somera periodo ŝipe, en la tuta jaro prame.

Eniri avie[redakti]

La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.

Fervoja haltejo
Haveno

Eniri trajne[redakti]

Zebegény havas ĉefan linion inter Budapeŝto kaj Bratislavo tra Szob. La rapidvagonaroj ne haltas ĉi tie.

Eniri voje[redakti]

Zebegény situas laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Szob, krome venas flankovojo el Márianosztra.

Eniri ŝipe[redakti]

Haveno de Zebegény akceptas ofte danubajn ŝipojn dum la somera periodo. Pramo funkcias al la alia riverbordo.

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Zebegény havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklo estas populara, inter Budapeŝto-Szob bicikla vojo kuras tra Zebegény. Estas ebleco lui biciklojn.

Publika transporto[redakti]

Zebegény estas malgranda, perpiede alirebla, publika transporto ne ekzistas.

Transportiĝi aŭte[redakti]

Zebegény havas la necesan vojreton por aŭtoj.

Vidi[redakti]

  • katolika kirko
  • kapelo
  • memordomo pri pentristo István Szőnyi
  • elvidejo
  • kastelo
  • viadukto

Fari[redakti]

  • ekskursi en la montoj

Aĉeti[redakti]

La plej necesaj vendejoj troviĝas en Zebegény.

Vendejaroj[redakti]

  • SPAR market, Petőfi tér 15

Manĝi[redakti]

  • Vasparipa Falatozó, Petőfi tér 6
  • Monarchia Rétesház, Kossuth ut 33/a
  • Natura Hill, Szarvas utca 76

Trinki[redakti]

  • Mókus Söröző

Loĝi[redakti]

Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.

Kampadejoj[redakti]

  • Zebegényi erdei sátortábor (Gründl-rét) • Kemping
  • Dunakanyar Ifjúsági Tábor - Zebegény

Hosteloj[redakti]

Hoteletoj[redakti]

  • Holiday Apartmanház
  • Natura Hill Panzió
  • Őzgida Nyaralóház
  • Mákvirág Ház
  • Malomkerék Vendégház

Sekureco[redakti]

  • Zebegény konformas al sekureco de Hungario.

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Proksime estas Szob, Visegrád.

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.